Rajtoj

Plimulte el niaj projektoj uzas permesilon EUPL 1.1 au pli nova, kiu estas akceptita kiel "libera" de Free Software Fondation (tamen ne kongrua kun GPL) kaj Open Source Initiative. Kiam ni produktas projekton rilate al alia programo, ni tamen devas uzi permesilon kiu kongruas kun tiu de la koncernata ilo. Projektoj rilataj al ĉefa kodo de OmegaT (sed ne kromaĵoj) uzas GPLv3 pro tiu kialo. Pri Trados-rilataj iloj, ni nuntempe ne scias chu oni rajtas disdoni fontojn kiuj havas rilaton kun ilia API. Pro tio ni ne povas disdoni la fontojn de niaj iloj, nun.

Pri EUPL 1.2

Kiam ni komencis tiun laboron, nia unua intenco estis migrado al EUPL 1.2 ekde kiam ĝi iĝus oficiala. Tiam la planita teksto estis simila al tiu de EUPL 1.1, kun nur aldono de novaj kongruaj permesiloj.

Tamen, kiam la definitiva teksto aperis en majo 2017, jen kion ni trovis en ĝi:

"The European Commission may update this Appendix to later versions of the above licences without producing a new version of the EUPL, as long as they provide the rights granted in Article 2 of this Licence and protect the covered Source Code from exclusive appropriation."

Eble ni ion miskomprenas, sed ŝajnas ke se nun ni akceptas EUPL 1.2, kaj poste, aldoniĝas en la listo de kongruaj permesiloj, unu kiu ne plaĉas al ni, ni tamen estos devigaj akcepti ĝin por ĉiu kodo kiu jam uzas EUPL 1.2.

Pro tiu kialo, ĝis pluaj detaloj, ni preferas konservi la nunajn kondiĉoj, tio estas EUPL 1.1 au pli nova : tio signifas ke vi tute rajtas preni nian kodon kaj disdoni ĝin lau EUPL 1.2, sed ke tion ni ne mem faros, kaj ĉio kiun vi elŝutos de tie ĉi restos lau kondiĉoj de EUPL 1.1.